Kio estas orgono ?

 

La orgona energio estas la energio de kosma vivo, fundamente la kreanta potenco konata ekde pratempo de personoj kiuj estas en kontakto kun naturo kaj antałsentita de natur-specialistaj sciencistoj, sed ekde nun fizike identigita kaj klarigita. Orgonon malkovritis Doctoro Wilhem Reich (1884-1957) kiu precizigis nombregon el gxiaj fundamentaj proprajxoj. Ekzemple, orgon-energio radias el cxiu vivanta kaj nevivanta substanco kiun gxi sxargas(1). Plie, gxi facile penetreblas ciujn materiajn formojn, kvankan kun pli ał malpli da rapideco. Cxiu materio, altirante ał sorbante gxin, forjxetante ał reflektante gxin, agas super orgono. Orgono videblas, mezureblas kaj foteblas. Estas reala energio, fizika ; ne estas metafizika ał hipoteza potenco.

Orgono ekzistas ankał en libra formo en atmosfero kaj en spaca malpleno. Gxi eksciteblas, subpremeblas kaj spontane pulsantas, t. e. dotita de sxvela kaj strecxa povo. La orgona sxargo ene de ie ał io tempe varias, gxenerale cikl-maniere. Orgono cxefe estas allogita per vivantaj estajxoj, per akvo kaj per sinmem. Orgona energio povas, senduba maniero, elflui kiel fluo el ie gxis aliloke en atmosfero, sed gxenerale sekvas orient-okcidentan fluon kun tera rotacio, sed iom pli rapide ol tiu-cxi. Estas la mez-medio (trao) dotita de cxieestado, estas kosma oceano de dinamika, movanta energio kiu interligas fizikan universon en iu cxiomo ; ciuj vivantaj kreajxoj, meteorologiaj sistemoj kaj cxiuj planedoj reagas pro gxiaj pulsoj kaj gxiaj movoj.

Orgono ligitas al aliaj energiaj formoj sed tre malsimilas al ili. Gxi povas provizigi magnetan sxargon al magnet-feraj kondukiloj, sed gxi ne estas sinmem magneta . Same, gxi povas doni elektrostatikan sxargon al izolajxoj sed gxi ne pli estas elektrostatika propradire. Gxi reagas, kiam gxi proksime estas kun radi-aktivaj materioj ał potenca elktromagnetismo per grava malordo, kiu tre similas al protoplasmo incitata. Gxi detekteblas per gejgeraj komputiloj aparte adaptitaj. Orgono estas ankał la tramedio - trajxo - tra elektromagnetikaj perturbadoj transsenditas lał la malnova koncepto de etero, kvankam gxi ne estas nature elektromagneta mem.

Fluoj de orgon-energio en tera atmosphero kauxzas sxangxojn en aer-cirkulado ; funkcioj de orgona atmosfero bazigas formacion de eventualaj sxtormoj kaj influas aer-temperaturon, aer-premon kaj aer-malsekecon. Funkcioj de energio el kosma orgono aperas laborantaj en spaco kie ili tusxas gravitajn kaj sunajn fenomenojn. Tamen, energio de libera de pezo, orgono estas nenio el cxi fizik-mekanikaj faktoroj nek ecx ilia sumo. Proprajxoj de orgona energio elvenas pli el la vivo mem ; en tiu tre prokme similas al malnova nocio de viva potenco, ał de élan vital(2) Tamen, male de cxi malnovaj nocioj, orgono malkovritis kiel cxeestanta kun senmaso formo en atmosfero kaj spaco. Estas la kosma viva energio, cxefa, primara tiam ke ciuj aliaj energiaj formoj al gxi estas nature akcesoraj.

En vivata mondo, orgonenergiaj funkcioj estas la bazo pli grandajn vivajn procedojn : la pulsado, la elfluo kaj la tenso de biologia orgono decidigas movojn, aktojn kaj agmanieron de protoplasmo kaj histoj, kiel ankał la potenco de "bio-elektraj"(3) fenomenoj. Iu emocio estas la fluo kaj la refluo, la sxargxigxo kaj la malsxargxigxo de orgono ene de organisma membrano, tute kiel vetero estas fluo kaj refluo, sxargxigxo kaj malsxargxigxo de orgono ene de atmosfero. Tiom organismo kiom klimato ehxas al cxefa karaktero kaj stato de viva energio. La funkcioj de orgonenergio travideblas tra la integro de la kreado, en mikroboj, en animaloj, sxtormaj nuboj, ciklonoj kaj galakcioj. La orgonenergio ne nur sxargas kaj movas naturan mondon ; ni mergatas en orgona oceano, kiel fisxo en akvo. Ankał plie : gxi estas trao kiu plendonas emocion kaj percepton, tra kiu ni estas kunligitaj kun kosmo kaj parencitaj kun cxio kiu vivas.

----------------------------

Notoj :

(1) angle : "to charge", france :"charger" : sxargi, kun senco de plenplenumi ; cxar orgono en-, el-, tra- kaj trans-iras korpon, mi povus ankał elekti "tensio" kiu povas esti pli ał malpli alta, potenca. Lał orgona vidpunkto "strecxo", kiu estas rezulto de sxargo, de tensigxo, estas en iu momento la orgona tensio ene de iu korpo ał iu medio. Do oni devas klare distingi "(mal)strecxo" kaj "(mal)strecxigxo" : unu estante rezulto de la alia ; pro tio mi elektos "senstrecxo" por "malstrecxo", se oni permetus al mi, cxar pro tio ke vivo move cxiam enhavas strecxon (ke cxiam ekzistas io), por strecxi ion, tiu io devas esti senstrecxo. Oni devas atenti ke la plej grava afero estas la movo inter strecxo kaj senstrecxo, t. e. la "strecxigxo kaj la malstrecxigxo" kiu estas pli ał malpli ampleksa sed nemiam kompleta "malstrecxo". Plezuro, kiun ni resentas dum malstrecxigxo, alvenas de la movo mem gxis gxia rezulto cxar, kiam rezulto trafitas, ciklo denovas.

(2) "viva impeto". Mi distingas "vivant" : vivanta (kiu estas en vivo, ał gxuas de la vivo), kaj "vital" : viva (kiu rilatas al vivo).

(3) bio-elektrikaj : biologi-elektrikaj, t.e. elektro el la vivo.