LA STOKASTIKA RESONADO
EN LA NELINIA TRANSMISIO
DE LA SIGNALO 
Tezo por la Doctora Diplomo
de Xavier Godivier
prezentita la 3-a de decembro 1997
Laborejo de Ingxenierado pri Sistemoj Aùtomataj (LISA)
Angers Universitato 

Resumo.

La stokastika resonado estas nelinia fenomeno kiu konsistas en la ebleco de bonigi la transmision de utila signalo trans iaj neliniaj sistemoj, per kreskigi la bruon en la sistemo.

Ni konstruas gxeneralan formuladon por la studio de la perioda stokastika resonado, kiu unigas kaj ampleksas la rizultojn de antaùaj studioj. Tiu formulado estas aplikata por konstrui teorion pri la perioda stokastika resonado en gxenerala klaso de neliniaj dinamikoj sistemoj, por kiuj la kvociento signalo sur bruo en eliro povas kreski per kreskigi la bruon en eniro. Tiu teorio estas komparita al numerikaj simuloj kaj eksperimentoj per elektraj cirkvitoj. Gxi estas ankaù uzita por montri novajn kondicxojn por observi la stokastikan resonadon, kaj novajn proprajxojn.

Poste ni konsideras la neperiodan stokastikan resonadon. Ni konceptas novajn tipojn de signaloj kaj sistemoj kiujn ni montras eblajn prezenti stokastikan resonadon, per analizo kiu uzas informo statistika theorio konceptojn.

Ni Konsideras fine clason de naturajn sistemojn kiuj realigas nelinian signalo traktadon tre akuratan : la neùronaj sistemoj. Ni montras unue foje la eblecon observi stokastikan resonadon, dum la transmisio per neùrono de signaloj faritaj de serio de impulsoj.