Wroclaw 22-an de julio 2009

Romanoj 8:38-39

Karaj gefratoj en Kristo

Dum ĉi tiu kongreso ni aŭdis plurajn personojn paroli pri la espero, kio estis nia temo.
Por reliefigi tiun temon preskaŭ fine de la kongreso, mi elektis tiun ĉi tekston el la espistolo al la Romanoj. En ĝi ne troviĝas la vorto mem espero, sed espero estas la kerno de ĝi.

Ĉi tiu teksto havas tri partojn ne egalajn.
Komence : Ĉar mi konvinkiĝis. Tio rilatas al Paŭlo, la aŭtoro de la espitolo, sed ankaŭ al mi mem, kaj al ĉiu el vi.

Kio estas konvinko? Konvinko rilatas al la vero, kaj ankaŭ al sperto. Konvinko indikas propran certecon. Tamen konvinko ne rilatas al filozofia aŭ scienca vero, se ili ekzistas entute. Ie aliloke en la Biblio, Paŭlo parolas pri la interna atestado de la Spirito, temo kiun ankaŭ reprenis Johano Kalvin. La vojoj, kujn uzas la Spirito por konvinki homon estas tre variaj. Kelkfoje li uzas signojn aŭ miraklojn, foje li uzas la parolon kaj la racion, foje li uzas la emocion de etoso, de naturo aŭ de artaĵo, foje li uzas la bonajn aŭ malbonajn situaciojn de la vivo. Povas eĉ okazi ke la konvinkiĝo estas kontraŭvola. La homo ne volas konvinkiĝi, sed li ne povas ne konvinkiĝi. Simple memoru kiamaniere Paŭlo konvertiĝis. Li estis tiutempe malamiko de la fido en Jesuo. Tiu sperto kaj ĉiuj postaj spertoj kondukis lin al tiu nuna deklaro : mi konvinkiĝis.

Pri kio estas tiu konvinko, tiu persona certeco? Ĝi rilatas al la amo de Dio, al la promesoj entenataj en tiu amo.
La amo de paro de junuloj estas same plena de promesoj, diritaj aŭ ne diritaj. Tamen la fideleco de Dio estas perfekta, kio ne ĉiam validas en la antaŭa kazo. Ŝlosi pendseruron al ponto garantias nenion.

Kaj, dua parto, tuj poste, Paŭlo mencias la eblajn malamikojn de tiu konvinko, de tiu amo. Estas eĉ tuta listo. Kiam oni rigardas tiun ĉi liston, oni povas legi efektive liston de eblaj malamikoj, liston de minacoj, liston de aferoj kiuj povas kaŭzi timon. La morto timigas. Ankaŭ la vivo timigas. La anĝeloj ankaŭ povas timigi, same la aŭtoritatoj. La nuno, la estantaĵoj, povas timigi, same kiel la estontaĵoj, la futuro. Kaj la alteco timigas, kaj la profundeco timigas.

Same kiel la firmamento kaj la abismo timigas kaj logas, estas alia maniero vidi tiun ĉi liston. Ĝi povas esti listo de promesoj de la mondo. Pri la morto mi ne vere povas konkludi, kvankam tiom da homoj emas alproksimiĝi al la morto per rapideco, per ekscitaj riskoj, per drogoj, kaj tiel plu. La vivo estas ankaŭ promesplena. Sufiĉas rigardi la diversajn reklamojn en la diversaj televidoj aŭ magazinoj. En niaj mondo estas multaj mesaĝistoj, anĝeloj, kiuj kunportas promesojn, multajn allogajn promesojn. Eble malpli nun pro la krizo, sed la nuno, la estantaĵoj enhavas promesojn, promesojn ĝuste por nun, por tuj. Kaj la futuro, kun la sama restrikto, ankaŭ portas promesojn . Morgaŭ estos pli bone, eble.

Sed tiuj promesoj de nia mondo estas neniam kompletaj, neniam sufiĉaj, eĉ ofte trompaj. Ili estas efektive samtempe promesoj kaj danĝeroj. Sed ne tiun argumenton uzas Paŭlo. La lasta el la listo de NEK estas la ŝlosilo. Nek alia kreitaĵo. Ĉio en ĉi tiu listo estas kreitaĵo. Ĉio en ĉi tiu listo devenas de la kreado de Dio. Ĉiuj ĉi tiuj kreitaĵoj ne povas superi Dion. Tion, ili per si mem estas tute senpovaj.

En la komenco de la ĉapitro, Paŭlo parolas pri la karnaj kaj la spiritaj aferoj. Listigi tiujn kreitajn aferojn estas same listigi la karnajn aferojn. Estas la samo. Karnaj aferoj ne necese indikas pekon, aŭ eĉ sekson, sed ili indikas la aferojn de la mondo. Ili ankaŭ indikas la komprenon kiun donas la mondo. Kaj ĉi tiuj aferoj apartenas al la kreita mondo, al la karno, ili ne kapablas oferti eliron.

Nur la spiritaj aferoj permesas eliron el la karna homa situacio.

Tria parto : al kio do tiuj kreitaĵoj, tiuj karnaĵoj ne estas kapablaj? Ili ne povas apartigi nin de la amo de Dio.
Ĉar la amo de Dio kaj Dio mem estas ekster, super nia mondo, la kreitaĵoj ne kapablas ion fari kontraŭ ĝi, ne kapablas definitve venki ĝin.
Oni ankaŭ povus pensi ke ĝuste pro tiu fremdeco al nia mondo, la amo de Dio ne povas agi en nia mondo. Tial la lasta rimarko de Paŭlo : kiu estas en Kristo nia Sinjoro. Ne nur la amo de Dio superas ĉiuj fortojn de nia mondo, sed ĝi ankaŭ eniris nian mondon. Dio venis en la mondon kiun li kreis por vivi la vivon de la homo.

Tion diras la versiklo, kiun mi triafoje citas : Ĉar Dio tiel amis la mondon, ke li donis sian solenaskitan filon, por ke ĉiu kiu kredas al li ne pereu sed havu eternan vivon.

Tiu veno de Kristo sur la tero estas sigelo de la promeso de Dio, de lia amo. Tiamaniere, ke nun nenio plu povas kontraŭstari la Vorton de Dio, nenio povas apartigi la kredantojn de tiu amo.

Kion volas Paŭlo, kion portas lia espero estas esti kaj resti kun Dio.

Nun, kion tiu teksto diras al ni hodiaŭ?

Se hazarde vi pensas aŭ pensos, ke la amo de Dio ne estas por vi, aŭ povas ne plu esti por vi, tion vi ne kredu. Tio ne eblas. Dio estas LA dio de la promeso, kaj li estas fidela. Nenio kapablas ĉesigi lian amon al vi, eĉ kaj certe ne vi mem. Tiu Jesuo, kiun la Biblio kaj la Eklezio nomas Kristo, tiu Jesuo estas por la kredanto la pruvo de la amo de Dio, de lia espero en la homo ĝenerale, kaj en vi speciale. Li mortis por tion manifesti, li releviĝis. Tiu releviĝo estas krome garantiaĵo por la estonta estado kun Dio, pri kiu sopiris la apostolo.

Povas okazi al vi teruraĵoj. Povas okazi al vi feliĉoj. Povas okazi al vi droniĝo en la zorgoj de la vivo. Sed, en tio neniam forgesu la promeson de Dio, neniam ĉesu esperi en lia amo.

La kristano, ĉiu kristano, vi kaj mi, estas tiu, kiun la Nova Testamento nomas sankta, tio signifas apartigita. Dio prenis la kristanon apud si, kaj ne permesos ke io ajn reprenu lin.

Same kiel la versiklo kiun mi ĵus legis el la Evangelio de Johano, same kiel la kredkonfeso de Ijob, kiun mi legis lunde, tiu ĉi perikopo estas unu el la juveloj, kiun entenas la Biblio. Se ne jam farite, vi parkerigu ĝin. Ĝi estu por vi kiel bildas la epistolo, kiel la ŝildo kiu protektos vin kontraŭ la atakoj de la trompantoj, de la iluziantoj aŭ de la premegantoj.

Jes, efektive, kaj tio estas certa, nenio, neniu, povas apartigi nin de la amo de Dio kiu estas en Kristo nia Sinjoro. Nenio, neniu, povas apartigi vin de la amo de Dio kiu estas en Kristo nia Sinjoro.

Amen.

(Philippe Cousson)

Retour