REAPERADO DE LUKTOJ SUR LA LANDEZIA[1] GRUNDO ?
post jardudeka anestezo.

 

ENTENO 2004-a (franclingva)

Eksigitaj el ekonomio, ni ghojas observi, en tiu komenco de 2004-a jaro, instituciojn pensantajn bone kaj bone agnoskitajn en la departemento kiuj finfine ekkonscias pri faktoj rilate al la malricheco en Landezio, sub la pushado de kolekto por la rajto al energio.
Estas tempo, finfine !
La 21-a de aprilo 2002 pasis jam de longatempo....[2]

Ni bone scias pro nia vivsperto ke la malricheco ekzistas de longa tempo, en la Landezio. Ni montris problemojn konsekvence al ghi kaj videblajn en "enteno 1999-2003-a" sur tiuj retpaghoj.

Ni bone scias ankaù ke oficialaj komunikiloj, kiuj, hodiaù ekdissendas informojn rilate al la malricheco neniam publikigis, ech unu el niaj komunikajhoj, ech pri situacioj strechigintaj rilate al tuta forpreno de minimuma vivrimedo el Landezianoj, senkiale, sub maldekstra departementa povo aktuala, kaj sub la antaùa shtatestraro[3].

Ni bone scias kiamaniere, oni malaùskultis nian parolon, malaùskultis nian ribelon kontraù la maljusteco dum multe da jaroj, ech el la flanko de landeziaj asocioj bone financataj, kiuj ne povas nei ke tiuj informoj atingis ilin.

 

La mondo estas danghera ! Ne pro tiuj kiuj faras la malbonon, sed, pro tiuj kiuj rigardas farante nenion.
Albert Einstein.

 

Ekde 1999, nia grupo baraktas preskaù vane, kaj sen balotcele, por altiri la publikan atenton kaj tiu de kelkaj departementaj institucioj, per iliaj respondeculoj, per komunikiloj kaj per niaj propraj esprimiloj (la solaj, finfine, pri kiuj ni povas kalkuli).

Oficialaj landeziaj institucioj (asocioj, publikaj kaj politikaj organoj,...) sekvas gravan turnighon en ilia konsciigho pri nia malricheco en la departemento je la horo kiam la politiko de la socia fushagado, jam detruemaj antaù, estas daùrigata dank'al metodoj favore al shteloj de la privata iniciato anstataù de tiu de la publikaj kolektoj. La loko de la problemo shanghis, sed chiam cheestas.

 

Neniu homo rajtas elpreni pli ol li povas uzi.
P.B. Shelley.

 

Mizeruloj de Landezio, civitanoj bonkoraj, chu tia turnigho signifus alarmon por lukti, finfine, sincere je la flanko de tiuj kiuj, hodiaù daùre suferas pro rompita vivo dank'al decidoj de dungistoj kaj politikoj kiuj interkonsentas ? Aù chu temas simple pri alarmo por peti niajn balotvochojn, char la foiro porbalota komencis el chiuj flankoj ?

Ia ajn estu la respondo, ni alvokas chiujn la ge-eksigulojn ekonomiajn kaj sociajn, por peti je la komunuma konsilantaro kie ili loghas, decidon kontraù la elektro-senigado inter la 1-a de novembro kaj la 15-a de marto, laù la ideo dissendita de la kolekto por la rajto al energio.
[modelo de letero (franclingva)]

Ni alvokas ankaù la ge-eksigulojn por memmastrumi kune, chiufoje kiam elektro-senigado okazas ; por ilin denunci precize en la publika placo, kontakti la komunikilojn (tiuj kiuj chesis la cenzuron), informi la kolekton por la rajto al energio, la publikajn instituciojn, la publikajn respondeculojn. Trovi kiuj estas la deciduloj de la elektro-senigado.

Chiumomenta luktado : nun, dum la proksima baloto, post la baloto. Ne eraru, la balotfino ne sonos la finon de la problemoj nek de la luktoj.

Ni povos mezuri, ech, la sincerecon de tiuj kiuj hodiaù agas, kiam ni observos kiun cheestos ankoraù, solidarece, interparolante, je nia flanko en la eksigeco kaj daùre.

Chiufoje kiam ni ricevos atakojn kie ajn ili venos, ne nur por subteni daùre nian rajtecan defendadon, sed ankaù por formeti chiujn la kaùzojn profundajn de la faktoj de malricheco en la socio.

Iun tagon, ni devos pridiskuti kiamaniere la civitanoj reprenos en iliaj manoj la komunajn aferojn por radikalaj shanghoj de la sociaj rilatoj, permesantaj al chiuj membroj ricevi sian lokon, kaj vivrimedon kontraù utila kaj socia laboro, chiufoje kiam eblas kaj por chesigi la regadon de iuj sur la aliaj, kiu kondukas al hontindaj kaj maljustecaj situacioj pro forlaso popola tra la baloto perfida kaj senutila.

Prauloj timegus vidante kiamaniere la rajton por baloti kiuj ili gajnis estas perfide uzita, kaj subtenus vigle por ke ni luktu por la rajto agnoskita tuj eksigi tiujn kiuj subpremas la plimulton kaj la malplimulton kiam ili atingas la regseghon.

[1] Landezio estas unu el la departementoj en sud-okcidenta Francio. La chef-urbo estas "Mont-de-Marsan ; la departementa numero estas 40.
[2] Ghis tiu tago, la lando estis shtatestrita de maldekstraj partioj. Je tiu tago, la baloto, pro popola malkontentego, kondukis al elekto inter dekstra partio kaj ekstrem-dekstra partio. Finfine la dekstra gajnis la baloton post grandaj manifestacioj en la stratoj kontraù la fashismo. La maldekstraj partioj estis senatendite de ili, eksigitaj el la shtatestraro.
[3] La nuna shtatestraro apartenas al partio dekstra (UMP). Antaùe la maldekstraj shtatestris.

exclus.enaction@free.fr
http://exclus.en-action.org/

13-a de januaro 2004-a

ENTENO 2004-a (franclingva)